2008-06-30

Joel Vilkki kaj Esperanto en Somero

VIZITO EN LA URBA BIBLIOTEKO DE SOMERO

Ne malofte mi vizitas en Somero, sed nun mi havas alian celon ol kutime: konatiĝi kun loka historio de la internacia lingvo. Estas bela somera tago, sed por mi nun gravas Somero, ne somero. Somero estas urbo en sudokcidenta Finnlando,  meze de regiono kun riĉa terkultura tradicio. Ĝi apartenas al la provinco Varsinais-Suomi, kies nomo antaŭ jarcentoj estis simple Suomi, nomo nun uzata por la tuta lando.


Sed la urbo situas ankaŭ en Esperantujo. Por ekscii pli pri tio, mi marŝas al la urba biblioteko.


la fasado de la urba biblioteko en Somero, Finnlando
Pretiĝis en la jaro 2000. Arkitekto Saara Juola.

La biblioteko situas en bela, moderna domo, kreaĵo de arkitekto Saara Juola. La dominterno ricevas abundan sunlumon tra fenestroj plafonaj kaj muraj. La etoso estas bonveniga, ĉie mi vidas librobretarojn kaj rekte antaŭ mi estas tablo, ĉe kiu deĵoras bibliotekisto. Mi ne bezonas longe rakonti, kion mi serĉas. Mi komencas per la nomo Joel Vilkki, kaj estas aldononta ion pri Esperanto, sed jam antaŭ ol mi sukcesas eldiri la nomon de la internacia lingvo ŝi komprenas kaj montras al ŝtuparo: la Esperanto-kolekto troviĝas en la supra etaĝo.


vido en la bibliotekon, ĉe la enirejo
La bibliotekestro Elina Rasa mem deĵoras ĉe la servotablo.


Mi ekscias, ke mia kompetenta gvidanto estas sinjorino Elina Rasa, la bibliotekestro mem. Ŝi afable venas kun mi al la supra etaĝo kaj informas pri stato de la Esperanto-libraro. Ĝi havas lokon apud du aliaj specialaj librokolektoj, kiuj temas pri historio de la urbo. La Esperanta kolekto estas postlasaĵo de Joel Vilkki (1899–1976). Dum 28 jaroj li estis estro de la mezlernejo en Somero. Ekde 1936 ĝis 1971 li estis oficiala reprezentanto de la internacia Esperanto-movado en Finnlando, unue de Internacia Esperanto-Ligo kaj poste de la reunuigita Universala Esperanto-Asocio. – Kiam mi eklernis la lingvon, li estis ĉefdelegito kaj peranto de UEA.


la bretaro kun Esperanto-libroj en la biblioteko
La plejmulto de ĉi tiuj libroj venas el kolekto de Joel Vilkki. (La statueto prezentas lokan historiiston Tapio Horila, kies libraro troviĝas aliflanke.)

Sur la librobretaro troviĝas ŝildo kun teksto Esperantokokoelma, Esperanto-kolekto. Mi ne vidas ie la nomon Vilkki, kvankam preskaŭ ĉio venas de li. Troviĝas ankaŭ pli novaj verkoj. Mi rimarkas kelkajn ne malnovajn jarlibrojn de UEA, do la kolekto kreskis ankaŭ post lia morto.


parto el la jam katalogitaj libroj
Ĉi tiuj libroj jam havas la identigan strion malsupre sur la dorso.

Mi forgesas demandi, ĉu la biblioteko mem plu ion aldonas, aŭ ĉu eble io venis de la gefiloj de Joel Vilkki. Lia filo Juhani longe loĝis en Somero kaj estas esperantisto, kaj lia filino Heljä Favén zorgis pri revizio kaj reeldono de la dudirekta vortaro (unua eldono 1963) de sia patro. Tiu vortaro plu estas uzata de finnaj esperantistoj (kelkaj ekzempleroj ankoraŭ troviĝas, aĉeteblaj nur de Esperanto-Asocio de Finnlando).

diversaĵoj el la kolekto: presaĵetoj, slipetoj, Linguaphone-kurso k.a.
Linguaphone-kurso pri Esperanto (el la kojnoskriba epoko?), reklamaj slipetoj, presaĵetoj, ekz. la kurioza “Lingvologia Revuo” eldonita de finno Emil Hanhiniemi en Aŭstralio. [interesan rakonton pri alia ekzemplero de la Lingvuaphone-kurso legu en blogo de Przemysław Wierzbowski ]

Mi ne kalkulas la amplekson de la kolekto, vi povas mem konjekti ion el la fotoj ĉi-apudaj. La bibliotekisto diras, ke oni ankoraŭ ne sukcesis bone ordigi kaj katalogi ĉiujn librojn. Enestas ankaŭ aĵoj, kiujn oni ne povas klasi kiel librojn: libretoj, kajeroj, slipetoj. Estas ankaŭ Esperanto-kurso de Linguaphone sur gramofondiskoj. Tiuj, rapide viditaj, ŝajnas esti grandaj diskoj de 78 turniĝoj en minuto.


supervido al la interno de la biblioteko
Vido el la supra etaĝo. La proksima arkforma bretaro surhavas aŭdvidaĵojn.

La retpaĝoj de la biblioteko de Somero ebligas ankaŭ serĉi librojn laŭ titolo, aŭtoro kaj alimaniere. Troviĝas tie eta prezento pri la Esperanta kolekto, tamen nur finne. La serĉilo havas ankaŭ interfacon en la sveda kaj angla lingvoj (vidu la flagetojn supre maldekstre). Memoru, ke la Esperanto-kolekto ankoraŭ ne estas plene katalogita; supozeble estas registritaj nur tiuj libroj, kiujn markas, en la fotoj, blanka identiga strio malsupre sur la dorso

Mi pagis!
paĝo el librotena kajero de ĈÐi pri UEA-anoj
Ĉi tiuj notoj de la ĉefdelegito de UEA pruvas, ke mi, inter aliaj, kotizis al UEA en 1966, 1967, 1968 kaj 1969, kaj memorigas ankaŭ pri mia tiutempa adreso.

Proksime al la alta librobretaro, sub fenestroj, mi trovas pli da materialo: kongresaj libroj, binditaj jarkolektoj de revuo Esperanto (ĉu li bindigis ilin aŭ eble mem hobie bindis librojn?), kaj kartonaj dokumentskatoloj kun etpresaĵoj kaj personaj notoj. Mi trovas tie eĉ kajeron, kie Vilkki notis, ke mi pagis MA-kotizon al UEA en la jaroj 1966-1969. Tio estas aferoj prefere por arkivo ol por biblioteko, sed mi diras al la bibliotekisto, ke ili nepre ne lasu tiujn valoraĵojn perdiĝi.


Invitilo de la urbestraro de Kopenhago al akcepto okaze de la 41-a UK (1956) kuŝas sur paĝo montranta la lernejojn, kie Esperanto estis instruata en 1959-1960. La tiamaj Esperanto-pedagogoj en Finnlando, laŭ Revuo Esperanto, estis Joel Vilkki, Jorma Ahomäki, Erkki Soini, Niku Tumi kaj Lyli (verŝajne estu: Lyyli) Viertola.

En la postmilitaj jaroj nur malofte oni vojaĝis eksterlanden. Por atingi mezan Eŭropon el Finnlando oni devas vojaĝi minimume mil ĝis dumil kilometrojn, el la nordo multe pli. La lando ne estis riĉa kaj la moderna amasa turismo ankoraŭ ne ekzistis en la 1950-jaroj. Esperantistoj partoprenantaj siajn kongresojn estis rimarkinda fenomeno. Vilkki mem kongresis kaj aranĝis vojaĝojn ankaŭ por aliaj, eĉ kelkaj el liaj lernantoj (ekde 11- kaj 12-jaruloj) havis okazon vojaĝi al la fora Granda Mondo. Ĉi-supre videblas invitilo de la urbestraro de Kopenhago por s-ro Joel Vilkki okaze de la 41-a UK en 1956. La karto kuŝas sur paĝo de Revuo Esperanto, kun raporto pri instruado de Esperanto en lernejoj en la jaroj 1959-1960. Tie estas listo pri la tiamaj aktivaj Esperanto-pedagogoj en Finnlando: Jorma Ahomäki, Erkki Soini, Niku Tumi, Lyyli Viertola kaj Joel Vilkki.


***

Eble mi iam poste sukcesos viziti ankaŭ la domon de Vilkki, en parko kreita de li meze de la urbo, kun ŝildo memoriga pri li. Eble prosperos al mi eĉ elfosi ankaŭ ion alian pri li, ekz. pri lia frua okupiĝo pri Novial (en 1931 li tradukis la Novial-libron de Jespersen). Sian vivlaboron li faris kiel pedagogo, respektata noviganto de lernejoj, sed pri tio eble rakontu aliaj. Jen omaĝa ŝildeto, kiun la urbo metis ĉe la enirejo de lia loĝejo, iama ĉefa domo de la bieno Kiiru.


ŝildeto sur muro de la iama bieno Kiiru – nuna kulturcentro de Somero
“Joel Vilkki (1899-1976) kaj Suoma Vilkki (1902-1996) loĝis en ĉi tiu biena domo Kiiru ekde la 1932-a jaro kaj kreis la parkon, kiu ĉirkaŭas la domon. Joel Vilkki estis pionire antaŭiranta pedagogia reformanto. Li estis estro de la Geknaba Mezlernejo de Somero dum 28 jaroj. * Li estis ĉefdelegito de Esperanto en Finnlando 1936–1971.”

Ne malbone la urbo memoras pri sia granda filo. En Somero naskiĝis pluraj personoj famaj en Finnlando, notinde muzikistoj kaj sportistoj, sed tutcerte Joel Vilkki estas konata en pli multaj landoj ol iu el la aliaj.

***

Estus interese legi rakontojn pri Joel Vilkki verkitajn de liaj lernantoj, precipe de tiuj lernintaj Esperanton kiel normalan, devigan studfakon. Vilkki sukcesis aranĝi oficialan instruadon de la internacia lingvo en sia lernejo Tio okazis kadre de eksperimento permesita de la Centra Direkcio pri Lernejoj. Ekster la eksperimento, Esperanto estis dum multaj jaroj libervola lern-objekto en Somero.
Kiel la dekkelkjaraj gelernantoj vidis sian instruiston, tion mi volus pli bone scii. Unu iama lernantino de Vilkki rakontis, ke ili nomis lin “Verda Pipo”. Tio estis kreopova infana kunmeto de la Esperanta vorto verda kaj la finna vorto pipo (= ĉapeto; do ne estas la esperanta “pipo”). Li kutime portis sur la kapo verdan vaskan ĉapon, bereton. Li mem instruis Esperanton al la infanoj, kvankam lia ĉefa fako estis matematiko. Mi subkomprenis, ke li estis bona ankaŭ kiel lingvoinstruisto.

***

Pli multe da bildoj pri la biblioteko kaj pri ĝia Vilkki-kolekto troviĝas en la albumo Vilkki – Somero – biblioteko.

***

Faktoj pri la urbo Somero en Finnlando

Estas 9606 loĝantoj sur 698 kvadrataj kilometroj. Situas en la provinco Varsinais-Suomi (tradukite Origina Finnlando, Finnlando Proprasence aŭ eble Aŭtentika Finnlando), en la sudokcidento de la lando. Voja distanco de la ĉefurbo Helsinki estas 104 km; vidu la situon sur mapo. La nomo Somero  unuafoje aperis en skriba dokumento en 1449, sed la regiono estis loĝata jam en ŝtonepoko. Retpaĝoj de la urbo: www.somero.fi (nur en la finna).

La nomo Somero estas finnalingva, prononcata tre simile al la esperanta vorto. En la finna oni tamen ĉiam akcentas la unuan silabon de vorto, sed ankaŭ plene esperantan elparolon finno facile rekonas.

--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


  • Kalle KniiviläDankon, interesa artikolo!

    Varsinais-Suomi mi tradukus "Efektiva Finnlando". ;-)
  • Harri Laine respondis al Kalle KniiviläĜojigas min, ke vi ŝatis la artikolon. – Jes, “Efektiva” estus bona vorto, kaj fakte mi ŝanceliĝis ĉu elekti ĝin, ĉu “Aŭtentika”. Finfine mi, mem naskita en Turku, decidis ke tiu Finnlando nepre estas la aŭtentika :)
  • TjeriMia bopatrino, kiu estis finna naskiĝinta en Turku, kutime diris en la franca pri sia regiono: "la Vieille Finlande", la Malnova Finnlando
  • Harri Laine respondis al TjeriJes, ankaŭ “Malnova Finnlando” povus bone priskribi la regionon. Estas tamen unu problemo: “Malnova Finnlando” (Vanha Suomi) estas uzata kiel nomo de tiu parto de Svedujo (nun parte en sudorienta Finnlando, parte en Rusujo), kiun Rusujo aneksis en 1721 kaj kiu ekde 1812 ĝis 1917 estis parto de la grandprinclando Finnlando en la rusa imperio. Vidu ekz. la mapon en la finna Vikipedio .

    La plej oportuna solvo, se oni nepre volas traduki la nomon “Varsinais-Suomi”, eble estus uzi pure esperantan formon: Pra-Finnlando. – En oficialaj tekstoj, oni nuntempe pli kaj pli tendencas ne traduki la nomon. Oni tamen iam vidas ekz. angle “Finland Proper”. La oficialan svedan nomon de la provinco (Egentliga Finland) oni ja ne konsideras traduko, sed paralela nomo.

[Sub la unua foto, kiu montras la fasadon de la biblioteko, aperis ĉi tiuj komentoj pri la loknomo “Somero":]

  • Vjaĉeslav Slavik Iva…La urbo havas atentokaptan nomon, mi volas ĝin viziti ekde la momento, kiam mi rimarkis ĝin sur iu mapo :)
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…Verŝajne ne malofte alilanda esperantisto, leganta pri Esperanto en Somero, pensis, ke la nomo estas esperantigita. La finna vorto somero signifas specon de gruzo, tre malsubtilan, kian amasigis la glacia epoko. – Oni ne rapidu tutcerte konkludi devenon de loknomo, ĉar ĝi povas havi surprizan evoluon, kiu nevidebligis la originon pro “eluziĝo” de la vorto. Mi ne trovis etimologian klarigon pri la urbonomo, sed “gruzo” estas ebla signifo.

[Sub la foto pri bretaro de Espeprantaj libroj estis tri komentoj:]

  • Jorma AhomäkiAgrable konstati, ke Marjo Laine kun intereso studas la videblan librokolekton. Ne indas envii - sed simple ĝoji kun someroanoj pro bonega loka libraro de esperantlingvaj verkoj.
  • Harri Laine respondis al Jorma AhomäkiVi pravas. Ni esperu, ke ne forvelkos la forta Esperanto-tradicio en Somero kaj ke la libroj estos plu vere utiligataj. Mi supozas, ke oni ne pruntedonas la librojn en tiu speciala kolekto.
  • Jorma Ahomäki respondis al Harri LaineKara Harri! Vian esperon mi forte subtenas. István Mórocz, kiu instruis Esperanton 1960-1961 en Somero revenos al siaj paŝoj dum aŭgusto-septembro 2009. Por li, kiu nune loĝas en Zuriko, mi transdonis la adreson de via bildserio. Supozeble estos interese al István rigardi viajn fotojn. Povas esti, ke la nuna biblioteko ankoraŭ en 1960 ne estis preta.. Amike salutas - Jorma ĉe Turku.


Ei kommentteja:

Lähetä kommentti