2009-03-20

Zamenhof 150, Darwin 200. Kie estas Braille 200?

Mi legas la martan numeron de Revuo Esperanto de UEA. Saltas en miajn okulojn grandlitera titolo pri du jubileoj. L. L. Zamenhof naskiĝis antaŭ 150 jaroj, tion ni scias. Ankaŭ estas kaŭzo jubilei pri Charles Darwin, kiu naskiĝis antaŭ 200 jaroj kaj kies epokfara verko aperis tri semajnojn antaŭ la naskiĝo de Zamenhof. Sed jubileindas, krom Ludoviko Z kaj Karlo D, ankaŭ alia Ludoviko: Louis Braille naskiĝis en 1809. Feliĉe, pri tio memorigis min la ĵusa kunveno de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Robert Bogenschneider kaj Paula Niinikorpi. Vidu
la albumon de Robert kun fotoj pri la jarkunveno
de Esperanto-Asocio de Finnlando en marto 2009.
La Vintraj Tagoj (tradicia nomo por la jarkunveno de EAF) okazis ĉi-foje en Kuusankoski, kaj la dutaga evento multe rilatis al Louis Braille. Braille inventis la punktoskribon, kiun ni nuntempe nomas simple brajlo. La finna societo de blindaj esperantistoj “Steleto”, unu el la plej aktivaj esperanto-organizaĵoj de la lando, estis fondita en 1919. Ĝi do festas sian 90-jariĝon, kaj tial ankaŭ la programo de la Vintraj Tagoj estis dediĉita al la agado de blindaj esperantistoj.

Bildojn pri la Vintraj Tagoj de EAF vi povas vidi sur paĝoj de Robert Bogenschneider, en lia ĉi-tema albumo. 

Ĉiujn ses prelegojn faris blinduloj. La finnaj Steleto-veteranoj Arvo Karvinen, Aatu Moilanen kaj Raimo Tanskanen analizis kaj la landan kaj la internacian movadojn de blindaj esperantistoj kaj vespere muzikis al ni. 

La norvega gasto, akademiano Otto Prytz faris tri prelegojn: du el tiuj rilatis al brajlo, en la tria li pritraktis la rolon de Esperanto inter blinduloj komparante nunon kun la periodo intermilita. La kvar prelegantoj montris al ni ankaŭ tri diversajn manierojn konsulti siajn notojn dum prelegado: ni vidis kapaŭdilojn utiligatajn kun registrita parolo, palpan legadon de brajla teksto kaj ankaŭ longan, fluan prezenton tute sen notoj.


Otto Prytz prelegas samtempe legante notojn en brajla skribo

Otto Prytz analizis tre multflanke la signifon de brajlo, kiu gravas kaj por la blindularo en ties interna komunikado kaj por la unuopa blindulo. Malgraŭ ĉia teknika evoluo, precipe diversaj formoj de voĉa komunikado kaj registrado, brajlo restas same grava por la blinduloj kiel la “plata skribo” (la nigraj literoj sur papero aŭ ekrano) por la vidantoj. Interesajn konstatojn li faris pri la kreskanta rolo de burokratoj en la agado de blindulaj organizaĵoj: parto de korespondado, de la rektaj kontaktoj, inter gvidantoj de blindulaj organizaĵo diverslandaj, jam okazas platskribe. Tiuokaze, se eĉ temas pri korespondo en fremda lingvo, la blinduloj bezonas jam duoblan interpretadon por interkomuniki: unu por transformi la platskribon en palpeblan aŭ aŭdeblan formon, alian por interpreti la lingvaĵon. La burokrataro vidanta tiam havas rolon ne nur helpan sed iel ankaŭ baran kaj bedaŭrindan.

Mi atendas interesaĵon en Bjalistoko


Otto diris, ke li proponis prelegon pri simila temo ankaŭ por la Internacia Kongresa Universitato en Bjalistoko, sed ke li ne scias ĉu ĝi estos akceptita en la programon. Lia brajlo-tema prelego en Kuusankoski estis ege interesa kaj profunde analiza. Pro la valora enhavo kaj ĉar ankaŭ estas jubilea jaro de Louis Braille, mi ne povas eĉ pensi, ke la respondeculoj de IKU ne akceptus lian proponon prezenti la rezultojn de siaj studoj dum la jubilea UK. Tio vere estus la Skandalo de la Jaro en Esperantujo, sed feliĉe tio estas afero ne imagebla.

Dum la Vintraj Tagoj ni vidis ankaŭ ekspozicieton pri brajlaj libroj kaj pri diversaj iloj bezonataj por skribi brajle.

--------------------------------------


[La ĉi-supra artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity.  La ĉi-subaj komentoj siatempe aperis post la originalo en Ipernity.]

Komentoj


  • Bernardo
    Brajlo ekzemple troveblas en Zagreba Esperantisto 01/2008, p. 26 (i.a. kun 10.000-vorta vortaro brajla).


  • MIKELO (Michel Derey…
    Kara Harri! Vi tute pravas ĉar Brajlo meritas niajn laŭdojn!!! Dankegon pro via artikolo! :-)


  • Fernando Maia Jr.
    Harri, mi dankas pro tio, ke vi "viavice" memorigis al ni ĉiuj, viaj ipernitiaj kontaktoj. Mi ne konsciis pri tio.

    Bedaŭrinde mi ne havas sperton la "brajla afero", sed evidente ĝi estas grava, nobla kaj memorinda.

    Pri la jubileo de Z. mi invitas legi ĵusan artikolon en mia blogo:
    // www.ipernity.com/blog/50905/138014

    Temas pri simpla kaj simpatia kultura helpo-peto de Tangshan, ĉina urbo, kiu iam suferis teruran tertremon.

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti