2008-09-26

Fungoj, insektoj kaj alio (2)

Okazaj observoj dum unu ekskurso en Finnlanda arbaro, tria parto. La antaŭa parto estas Fungoj, insektoj kaj alio (1)

Funelaj kantareloj 


Bonaj manĝofungoj, preskaŭ ĉiujare abunde troveblaj. Ili ofte kreskas en iom malsekaj, muskoplenaj lokoj.



Io por boacoj 


Ĉi tie ne videblas fungoj: la grundon kovras blanka likeno, iu speco de boaca likeno, grava manĝaĵo por boacoj (nordaj cervoj, nomataj karibuoj en Norda Ameriko). Ĉi tiu speco formas belajn, densajn tufojn. En suda Finnlando tian likenon ne minacas boacoj, ĉar tiuj troviĝas nur en la nordo – La ĉi-komenca aserto, ke ne videblas fungoj, estas fakte science malprava, ĉar likeno estas komplika vivaĵo kiun formas kunkreskantaj fungo kaj algo.



Likenbuletoj 


Jen pli proksima vido al buloforma boaca likeno. Floristoj utiligas ĝin kiel ornamaĵon en floraranĝoj. En arkitektaj etmodeloj pri konstruaĵoj kaj parkoj oni ofte vidas boacan likenon uzatan kiel etan arbon. La belaj liken-specoj estas komerce utiligataj kaj ankaŭ eksportataj. Oni povas rikolti kaj paki boacan likenon nur kiam ĝi estas malseka. Kiam ĝi estas seka, ĝi rompiĝemas kaj diseriĝas sub premo. En senpluva vetero rikoltistoj devas unue akvumi likenejon.




Ĉu manĝebla? 


Pri ĉi tiu laktofungo kun la forpuŝa scienca nomo Lactarius turpis (latina turpis = misforma, malbela, naŭza) homoj malsame opinias. Ĝi estas ŝatata de iuj, sed oni estas avertata de esploraj rezultoj, kiuj montris ke ĝi povis, en laboratorio, kaŭzi mutaciojn en genoj. Mi havas germanan libron pri fungoj, kiu diras senkondiĉe “Malplaĉa gusto, ne manĝebla”. – Pri ĝia beleco aŭ gusto certe eblus longe diskuti.



Abundaj ĉi-jare 


Ĉi tiajn fungojn mi trovis abunde. Oni diras, ke ili estas bonaj manĝofungoj, sed mi mem estas ne certa, ĉu mi ŝatas ilin, ĉu ne. Mi kuiris ilin kun brasiko kaj muelita viando, surŝutite per fromaĝo, en forna bakujo.

Kiel nomi la fungon? Jam la scienca nomo estas problema, ĉar ĝi ŝanĝiĝadis dum jardekoj. Mi iam lernis, ke estas Rozites caperata, sed novaj DNA-studoj montris, ke ĝi apartenu al la kurtenfungoj kaj estu tial ree nomata Cortinarius caperatus, kiun nomon ĝi jam antaŭe havis. Nenian esperantan nomon mi trovis. En iuj lingvoj oni nomas ĝin “cigano”, sed tiaj homgento-rilataj nomoj estas problemaj. La finna nomo (kehnäsieni) signifas flok-fungo, kun arkaika vorto por floko. Ĉu la sulketa, ĉifita rando de la ĉapelo (pri tio aludas ankaŭ la latina caperatus) aŭ la perleca surfaco de la junaj fungoj sugestus nomon?

Se stabiliĝos kaj vaste ekuziĝos la scienca genronomo Cortinarius kaj ankaŭ finne oni ŝovos ĝin en la grupon seitikki, ni eble pli suspekteme rigardos ĝin, ĉar en tiu specaro troviĝas kelkaj el la plej venenaj fungoj troveblaj en Finnlando.


Hejmo detruita? 


Falinta birdonestujo, jam iom putrinta, kuŝas ĉe malsupro de pino. Ĝin iam pendigis birdoamiko aŭ birdostudisto, kies nomo (kaj la dato 20.1.1993) ankoraŭ klare videblas sur la metala plateto. Li eble metis ĝin por strigoj. La supron de la nestujo oni povas facile forlevi por observi la internon.



Sub ekspresa vojo 


Ek al aliloka arbaro! Nun mi komencas la marŝadon ĉe vojeto fermita per bartrabo, sed mi simple ĉirkaŭiras ĝin kaj baldaŭ venas al tunela pasejo, kiu kondukas min sub ekspresa aŭtovojo. La tubego estas sufiĉe granda por aŭto. Ĉe la randoj de la granda vojo, ambaŭflanke, estas starigita barilo el ŝtala reto. Ĝi estas t.n. alkobarilo, por malhelpi alkojn kaj cervojn kuri sur la vojon.  Mi esperas ke la bestoj komprenas utiligi la tunelon por atingi la alian flankon. – Alkobariloj estas utilaj sed ne ĉiopovaj. Iam okazas, ke alko tamen trovas alirejon kaj kuras sur la vojon. Tie ĝi estas des pli danĝera por la rapidaj aŭtoj, ĉar ĝi ne facile trovas elirejon.

* * *

Daŭrigo en “Fungoj, insektoj kaj alio (3)”


Ei kommentteja:

Lähetä kommentti